Jeremia 10
Esperanto
1Auxskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de Izrael!

2Tiele diras la Eternulo:Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la cxielo, kiel la nacioj ilin timas.

3CXar la arangxoj de la nacioj estas vantajxo:ili dehakas arbon en la arbaro, kaj cxarpentisto prilaboras gxin per hakilo;

4ili ornamas gxin per argxento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke gxi ne disfalu.

5Ili estas kiel kolono cxirkauxforgxita; ili ne parolas, oni portas ilin, cxar ili ne povas iri. Ne timu ilin, cxar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon.

6Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.

7Kiu povas ne timi Vin, ho Regxo de la popoloj? al Vi tio decas, cxar inter cxiuj sagxuloj de la nacioj kaj en cxiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi.

8CXiuj ili malsagxigxis kaj idiotigxis, cxar ligno donas ja nur vantajxan instruon.

9Foliigita argxento estas venigita el Tasxisx kaj oro el Ufaz, laboritajxo de artisto kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura sxtofo estas ilia vesto, cxio estas faritajxo de lertuloj.

10Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.

11Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo.

12Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.

13Kiam Li eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.

14Malsagxigxis cxiu homo kun sia sciado, per honto kovrigxis cxiu fandisto kun sia statuo; cxar lia fanditajxo estas malverajxo, gxi ne havas en si spiriton.

15Tio estas vantajxo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.

16Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; cxar Li estas la kreinto de cxio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.

17Forprenu de la tero vian komercajxon, vi, kiu logxas en fortikajxo;

18cxar tiele diras la Eternulo:Jen Mi cxi tiun fojon eljxetos la logxantojn de la lando, kaj Mi premos ilin, ke ili sentos kaj diros:

19Ho ve al mi en mia malfelicxo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti.

20Mia tendo estas ruinigita, kaj cxiuj miaj sxnuroj estas dissxiritaj; miaj infanoj foriris de mi kaj forestas; estas jam neniu, kiu povus starigi mian tendon kaj pendigi miajn kurtenojn.

21CXar la pasxtistoj malsagxigxis kaj ne sercxis la Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia tuta pasxtataro estas dispelita.

22Jen venas lauxta krio kaj granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, logxejo de sxakaloj.

23Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne laux lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn pasxojn.

24Punu min, ho Eternulo, sed lauxjugxe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu.

25Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; cxar ili formangxis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian logxejon.



Esperanto

Bible Hub

Jeremiah 9
Top of Page
Top of Page