La evangelio laŭ Johano 19
Esperanto
1Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis. 2Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo; 3kaj venis al li, kaj diris:Saluton, Regxo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj. 4Pilato do denove eliris, kaj diris al ili:Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon. 5Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo! 6Kiam do la cxefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis:Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili:Mem prenu lin kaj krucumu lin, cxar mi trovas en li nenian kulpon. 7La Judoj respondis al li:Ni havas legxon, kaj laux tiu legxo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.

8Kiam do Pilato auxdis tiun diron, li des pli timis; 9kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo:De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis. 10Tiam diris Pilato al li:CXu vi ne parolas al mi? cxu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin? 11Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon. 12CXe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante:Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; cxiu, kiu pretendas esti regxo, parolas kontraux Cezaro.

13Kiam do Pilato auxdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidigxis sur tribunala segxo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata. 14Estis la Preparado de la Pasko, cxirkaux la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj:Jen via Regxo! 15Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro.

16Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.

17Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota; 18tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, cxiuflanke po unu, kaj Jesuon meze. 19Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ. 20Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke. 21Tiam la cxefpastroj de la Judoj diris al Pilato:Ne skribu:La Regxo de la Judoj; sed, ke li diris:Mi estas Regxo de la Judoj. 22Respondis Pilato:Kion mi skribis, tion mi skribis.

23Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por cxiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto. 24Ili do diris unu al alia:Ni ne dissxiru gxin, sed lotu pri gxi, kies gxi estos; por ke plenumigxu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris. 25Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena. 26Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino:Virino, jen via filo! 27Tiam li diris al la discxiplo:Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la discxiplo akceptis sxin en sian domon.

28Jesuo, sciante, ke cxio jam finigxis, por ke plenumigxu la Skribo, diris:Mi soifas. 29Kusxis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis gxin al lia busxo. 30Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

31La Judoj, cxar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (cxar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin. 32Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li; 33sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn; 34tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo. 35Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaux kredu. 36CXar tio okazis, por ke plenumigxu la Skribo:Osto en li ne estos rompita. 37Kaj ankoraux alia Skribo diras:Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.

38Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon. 39Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj. 40Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo. 41Kaj estis gxardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la gxardeno nova tombo, en kiun ankoraux neniu estis metita. 42Tien do, pro la Preparado de la Judoj (cxar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.



Esperanto

Bible Hub

John 18
Top of Page
Top of Page