La evangelio laŭ Luko 18
Esperanto
1Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam pregxi kaj ne lacigxi, 2dirante:En unu urbo estis jugxisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; 3kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj sxi venadis al li, dirante:Faru por mi justecon kontraux mia kontrauxulo. 4Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si:Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5tamen, cxar cxi tiu vidvino min gxenas, mi faros por sxi justecon, por ke sxi ne malfortigu min per sia cxiama venado. 6Kaj la Sinjoro diris:Auxskultu, kion diras la maljusta jugxisto. 7Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas? 8Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?

9Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto. 12Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras. 13Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

15Kaj oni venigis al li ankaux siajn infanetojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj, vidinte, admonis ilin. 16Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio. 17Vere mi diras al vi:Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin.

18Kaj unu reganto demandis al li, dirante:Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 19Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 20Vi scias la ordonojn:Ne adultu; Ne mortigu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 21Kaj li diris:CXion tion mi observis detempe de mia juneco. 22Kaj Jesuo, auxdinte, diris al li:Ankoraux unu mankon vi havas:vendu cxion, kion vi posedas, kaj disdonu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min. 23Sed auxdinte tion, li farigxis tre malgxoja; cxar li estis tre ricxa. 24Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio! 25CXar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio. 26Kaj tiuj, kiuj tion auxdis, diris:Kiu do povos esti savita? 27Sed li diris:Kio estas neebla cxe homoj, tio estas ebla cxe Dio.

28Kaj Petro diris:Jen ni forlasis niajn proprajxojn, kaj sekvis vin. 29Kaj li diris al ili:Vere mi diras al vi:Estas neniu, kiu forlasis domon aux edzinon aux fratojn aux gepatrojn aux infanojn pro la regno de Dio, 30kaj kiu ne ricevos multoble en cxi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.

31Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili:Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj cxio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. 32CXar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkracxita; 33kaj ili skurgxos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li relevigxos. 34Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj cxi tiu parolo estis kasxita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.

35Kaj kiam li alproksimigxis al Jerihxo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn; 36kaj auxdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio. 37Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. 38Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min. 39Kaj la antauxirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho filo de David, kompatu min! 40Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimigxis, li lin demandis: 41Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris:Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. 42Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis. 43Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis lauxdon al Dio.



Esperanto

Bible Hub

Luke 17
Top of Page
Top of Page