La evangelio laŭ Luko 17
Esperanto
1Kaj li diris al siaj discxiploj:Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos! 2Pli bone estus por tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi tiuj malgranduloj. 3Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin. 4Kaj se li pekos kontraux vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante:Mi pentas; vi lin pardonu.

5Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro:Aldonu al ni fidon. 6Kaj la Sinjoro diris:Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al cxi tiu morusarbo:Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj gxi obeus al vi.

7Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aux pasxtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo:Tuj venu, kaj sidigxu, por mangxi? 8CXu li ne diros al li prefere:Preparu ion, por ke mi verspermangxu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi mangxos kaj trinkos; kaj poste vi mangxos kaj trinkos? 9CXu li dankas la serviston, cxar li faris tion, kio estis ordonita? 10Tiel ankaux vi, kiam vi faris cxion, kio estas ordonita al vi, diru:Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.

11Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. 12Kaj kiam ili eniris en unu vilagxon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; 13kaj ili levis sian vocxon, dirante:Jesuo, estro, kompatu nin. 14Kaj vidinte ilin, li diris al ili:Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili farigxis puraj. 15Kaj unu el ili, vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauxta vocxo, 16kaj falis sur sian vizagxon cxe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. 17Kaj Jesuo responde diris:CXu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux? 18CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo? 19Kaj li diris al li:Levigxu kaj iru; via fido vin savis.

20Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante:La regno de Dio ne venas kun observado; 21kaj oni ne diros:Jen cxi tie, aux:Jen tie! cxar jen la regno de Dio estas inter vi.

22Kaj li diris al la discxiploj:Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos. 23Kaj ili diros al vi:Jen tie! Jen cxi tie! Ne foriru, nek sekvu; 24cxar kiel la fulmo, kiam gxi fulmas el unu subcxiela flanko, lumas gxis alia subcxiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago. 25Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malsxatata de cxi tiu generacio. 26Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. 27Oni mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn. 28Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis, trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis; 29sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo kaj pereigis cxiujn; 30tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkasxigxos. 31Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu. 32Memoru la edzinon de Lot. 33Kiu penos gajni sian animon, tiu gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva. 34Mi diras al vi:En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 35Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 36Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 37Kaj ili responde diris al li:Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili:Kie estas la kadavro, tien ankaux kolektigxos la agloj.



Esperanto

Bible Hub

Luke 16
Top of Page
Top of Page