La evangelio laŭ Mateo 24
Esperanto
1Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo. 2Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

3Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?

4Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 5CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. 6Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino. 7CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. 8Sed cxio tio estas komenco de suferoj.

9Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo. 10Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. 11Kaj multaj falsaj profetoj levigxos, kaj forlogos multajn. 12Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmigxos. 13Sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita. 14Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

15Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), 16tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; 17kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; 18kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 19Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! 20Kaj pregxu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; 21cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos. 22Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. 23Tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux:Tie; ne kredu; 24cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn. 25Jen mi antauxdiris al vi. 26Se oni do diros al vi:Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aux:Jen li estas en sekretaj cxambroj; ne kredu. 27CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo. 28Kie ajn estos la kadavro, tien kolektigxos la agloj.

29Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos; 30kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro. 31Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo.

32De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; 33tiel same vi, kiam vi vidos cxion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj. 34Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, gxis cxio tio plenumigxos. 35La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.

36Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj de la cxielo, nek la Filo, sed la Patro sola. 37Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. 38CXar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaux la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, 39kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. 40Tiam du viroj estos sur kampo:unu estos prenita, kaj la alia lasita; 41du virinoj estos muelantaj apud muelilo:unu estos prenita, kaj la alia lasita.

42Tial viglu; cxar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. 43Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la sxtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. 44Tial vi ankaux estu pretaj; cxar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.

45Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutrajxon gxustatempe? 46Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta. 47Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin. 48Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro:Mia sinjoro malfruas; 49kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj mangxi kaj trinki kun la drinkuloj, 50la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias, 51kaj distrancxos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 23
Top of Page
Top of Page