La psalmaro 104
Esperanto
1Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;

2Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon;

3Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;

4Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

5Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj, Ke gxi neniam sxanceligxos.

6La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;

7De Via minaco gxi kuras, De la vocxo de Via tondro gxi forrapidas.

8GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi.

9Vi faris limon, kiun gxi ne superpasxos, Por ke gxi ne revenu por kovri la teron.

10Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;

11Ili trinkigas cxiujn kampajn bestojn; Sovagxaj azenoj kvietigas sian soifon.

12Apud ili logxas la birdoj cxielaj, El inter la brancxoj ili sonigas sian vocxon.

13Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero.

14Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdajxon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.

15Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizagxo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.

16Satigxas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;

17Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian logxejon sur abioj;

18La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifugxejo por la hirakoj.

19Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.

20Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto, Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj;

21La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon.

22Kiam levigxas la suno, Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj.

23Eliras homo por sia okupigxo, Por sia laboro gxis la vespero.

24Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! CXion Vi faris kun sagxo; La tero estas plena de Viaj faritajxoj.

25Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampajxoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;

26Tie iras sxipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu.

27CXiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo.

28Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo.

29Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.

30Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreigxas; Kaj Vi renovigas la vizagxon de la tero.

31Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo gxoju pri Siaj faritajxoj.

32Li ekrigardas la teron, kaj gxi tremas; Li ektusxas la montojn, kaj ili fumigxas.

33Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.

34Agrabla estu al Li mia meditado; Mi gxojos pri la Eternulo.

35Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 103
Top of Page
Top of Page