Samuel 2 14
Esperanto
1Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la regxo plifavorigxis por Absxalom. 2Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto; 3kaj venu al la regxo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al sxi, kion sxi devas diri.

4Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj diris:Helpu min, ho regxo! 5Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? Kaj sxi respondis:Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis. 6Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin. 7Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero.

8Tiam la regxo diris al la virino:Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi. 9Sed la virino el Tekoa diris al la regxo:Sur mi, mia sinjoro, ho regxo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj. 10Kaj la regxo diris:Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraux vi, kaj li ne plu tusxos vin. 11Kaj sxi diris:La regxo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovengxantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke ne falos ecx haro de via filo sur la teron.

12Kaj la virino diris:Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la regxo. Li diris:Parolu. 13Kaj la virino diris:Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la regxo farigxas kvazaux kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton. 14CXar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li. 15Nur nun mi venis, por diri tion al la regxo, mia sinjoro, cxar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la regxo; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino; 16eble la regxo auxskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredajxo de Dio. 17Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.

18Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli. 19Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn. 20Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.

21Tiam la regxo diris al Joab:Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Absxalom. 22Joab jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj dankis la regxon. Kaj Joab diris:Hodiaux via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho regxo, cxar la regxo plenumis la vorton de sia sklavo. 23Kaj Joab levigxis, kaj iris en Gesxuron, kaj venigis Absxalomon en Jerusalemon. 24Sed la regxo diris:Li reiru en sian domon, sed mian vizagxon li ne vidu. Kaj Absxalom revenis en sian domon, sed la vizagxon de la regxo li ne vidis.

25En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Absxalom:de la plando de lia piedo gxis lia verto estis en li nenia mallauxdindajxo. 26Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis cxiujare, cxar la haroj farigxadis por li tro pezaj, kaj estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laux la regxa pesilo. 27Al Absxalom naskigxis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; sxi estis virino belaspekta.

28Absxalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizagxon de la regxo li ne vidis. 29Kaj Absxalom sendis al Joab, por sendi lin al la regxo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraux duan fojon, sed tiu ne volis veni. 30Tiam li diris al siaj servantoj:Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon; iru, kaj forbruligu gxin per fajro. Kaj la servantoj de Absxalom forbruligis la kampoparton per fajro. 31Tiam Joab levigxis, kaj venis al Absxalom en la domon, kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton? 32Absxalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi, por diri al vi:Venu cxi tien, por ke mi sendu vin al la regxo, por demandi, kial mi venis el Gesxur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizagxon de la regxo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min. 33Kaj Joab iris al la regxo, kaj diris al li tion; kaj cxi tiu alvokis Absxalomon, kiu venis al la regxo, kaj adorklinigxis vizagxaltere antaux la regxo; kaj la regxo kisis Absxalomon.



Esperanto

Bible Hub

2 Samuel 13
Top of Page
Top of Page