Samuel 2 3
Esperanto
1Kaj la milito estis longedauxra inter la domo de Saul kaj la domo de David. Sed David farigxadis cxiam pli forta, kaj la domo de Saul farigxadis cxiam pli malforta.

2Al David naskigxis filoj en HXebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Ahxinoam, la Jizreelanino; 3lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Absxalom, de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur; 4la kvara, Adonija, filo de HXagit; la kvina, SXefatja, filo de Abital; 5la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. CXi tiuj naskigxis al David en HXebron.

6Dum la tempo, kiam estis milito inter la domo de Saul kaj la domo de David, Abner subtenadis la domon de Saul. 7Saul havis kromvirinon, kies nomo estis Ricpa, filino de Aja. Kaj Isx- Bosxet diris al Abner:Kial vi envenis al la kromvirino de mia patro? 8Tiam Abner forte ekkoleris pro la vortoj de Isx-Bosxet, kaj li diris:CXu mi estas kapo de hundo, mi, kiu kontraux Jehuda faras favorkorajxon al la domo de via patro Saul, al liaj fratoj kaj al liaj amikoj, kaj ne transdonis vin en la manon de David? kaj vi riprocxas al mi hodiaux krimon pro la virino! 9Tiel kaj pli Dio punu Abneron, se mi ne agos konforme al tio, kiel la Eternulo jxuris al David; 10por forpreni la regnon de la domo de Saul, kaj starigi la tronon de David super Izrael kaj Jehuda, de Dan gxis Beer-SXeba. 11Kaj li ne povis plu respondi al Abner ecx unu vorton, cxar li timis lin.

12Tiam Abner sendis senditojn al David anstataux si, por diri:Al kiu apartenas la lando? faru vian interligon kun mi, kaj tiam mia mano estos kun vi, por turni al vi la tutan Izraelon. 13Kaj tiu diris:Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos de vi, nome:vi ne vidos mian vizagxon, se vi antauxe ne alkondukos al mi Mihxalon, filinon de Saul, kiam vi venos, por vidi mian vizagxon. 14Kaj David sendis senditojn al Isx-Bosxet, filo de Saul, por diri:Donu mian edzinon Mihxal, kiun mi edzinigis al mi per cent prepucioj de Filisxtoj. 15Tiam Isx-Bosxet sendis, kaj prenis sxin de la edzo, de Paltiel, filo de Laisx. 16Kaj sxia edzo iris kun sxi, ne cxesante plori pro sxi gxis Bahxurim; sed Abner diris al li:Iru returne; kaj li iris returne.

17Kaj Abner ekparolis kun la plejagxuloj de Izrael, dirante:Jam de longe vi volas havi Davidon kiel regxon super vi; 18nun faru do tion; cxar la Eternulo diris pri David jene:Per la mano de Mia servanto David Mi savos Mian popolon Izrael el la manoj de la Filisxtoj kaj el la manoj de cxiuj iliaj malamikoj. 19Ankaux al la oreloj de la Benjamenidoj Abner parolis. Kaj Abner ankaux iris, por diri al la oreloj de David en HXebron cxion, kio placxas al la Izraelidoj kaj al la tuta domo de Benjamen.

20Kiam Abner venis al David en HXebronon kaj kun li dudek viroj, David faris por Abner kaj por liaj viroj festenon. 21Kaj Abner diris al David:Mi levigxos, kaj iros kaj kunvenigos al mia sinjoro la regxo la tutan Izraelon, por ke ili faru kun vi interligon, kaj por ke vi regxu super cxio, kiel deziros via animo. Kaj David forliberigis Abneron, kaj li iris en paco.

22Sed jen la servantoj de David kaj Joab venis el batalo, kaj alportis kun si multe da militakiro; Abner tiam jam ne estis kun David en HXebron, cxar cxi tiu forliberigis lin kaj li foriris en paco. 23Kiam venis Joab kun la tuta militistaro, kiu estis kun li, oni sciigis al Joab, dirante:Abner, filo de Ner, venis al la regxo; kaj cxi tiu forliberigis lin kaj li iris en paco. 24Tiam Joab venis al la regxo, kaj diris:Kion vi faris? jen Abner venis al vi; kial do vi forliberigis lin, ke li foriris? 25Vi konas ja Abneron, filon de Ner; nur por tromplogi vin li venis, kaj por ekkoni cxiujn viajn elirojn kaj enirojn, kaj por ekscii cxion, kion vi faras.

26Kaj Joab eliris de David kaj sendis senditojn post Abner, kaj ili revenigis lin de la puto Sira; kaj David ne sciis pri tio. 27Kiam Abner revenis HXebronon, Joab kondukis lin en la mezon de la pordego, por paroli kun li sekrete, kaj frapis lin tie en la ventron; kaj li mortis, pro la sango de lia frato Asahel. 28Kiam David poste auxdis pri tio, li diris:Senkulpa estas mi kaj mia regno antaux la Eternulo por eterne pri la sango de Abner, filo de Ner. 29GXi falu sur la kapon de Joab kaj de lia tuta patrodomo; ne manku en la domo de Joab pusulo, nek leprulo, nek apoganta sin sur bastono, nek falanta de glavo, nek havanta mankon de pano. 30Tiel Joab kaj lia frato Abisxaj mortigis Abneron pro tio, ke li mortigis Asahelon, ilian fraton, en Gibeon dum la batalo.

31Kaj David diris al Joab, kaj al la tuta popolo, kiu estis kun li:Dissxiru viajn vestojn kaj zonu vin per sakoj, kaj funebru pro Abner. Kaj la regxo David sekvis la mortintportilon. 32Kaj oni enterigis Abneron en HXebron; kaj la regxo levis sian vocxon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.

33Kaj la regxo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: CXu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?

34Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraux pli ploris pro li la popolo.

35Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon mangxi, dum estis ankoraux tago; sed David jxuris, dirante:Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaux la sunsubiro gustumos panon aux ion ajn. 36Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio placxis al gxi, tiel same, kiel cxio, kion faris la regxo, placxis al la tuta popolo. 37Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la regxo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner. 38Kaj la regxo diris al siaj servantoj:CXu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaux en Izrael? 39Sed mi hodiaux estas ankoraux malforta kaj apenaux sanktoleita kiel regxo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.



Esperanto

Bible Hub

2 Samuel 2
Top of Page
Top of Page