La agoj de la apostoloj 12
Esperanto
1Kaj cxirkaux tiu tempo la regxo Herodo etendis siajn manojn, por premi iujn el la eklezianoj. 2Kaj li mortigis per glavo Jakobon, la fraton de Johano. 3Kaj vidinte, ke tio placxas al la Judoj, li plue aldonis la areston de Petro. Kaj tiam estis la tagoj de macoj. 4Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo. 5Tial Petro estis gardata en la malliberejo; sed pregxo por li estis fervore farata de la eklezio al Dio.

6Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaux la pordoj gardis la malliberejon. 7Kaj jen apudstaris angxelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la cxambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante:Levigxu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj. 8Kaj la angxelo diris al li:Zonu vin, kaj alligu viajn sandalojn. Kaj li faris tion. Kaj li diris al li:JXetu cxirkaux vin vian mantelon kaj sekvu min. 9Kaj li eliris, kaj sekvis; kaj li ne sciis, ke reala estas tio, kion faris la angxelo, sed li pensis, ke li vidas vizion. 10Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj gxi malfermigxis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis lauxlonge de unu strato; kaj la angxelo tuj foriris de li. 11Kaj Petro, rekonsciigxinte, diris:Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian angxelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda. 12Kaj pripensinte, li venis al la domo de Maria, la patrino de Johano, alnomata Marko, kie estis multaj kunvenintaj kaj pregxantaj. 13Kaj kiam li frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por auxskulti, 14kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antaux la pordego. 15Kaj oni diris al sxi:Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris:GXi estas lia angxelo. 16Sed Petro dauxrigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis. 17Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris:Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.

18Kaj kiam tagigxis, farigxis inter la soldatoj ne malgranda ekscitigxo, kio farigxis kun Petro. 19Kaj Herodo, sercxinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojagxis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.

20Kaj li estis tre kolera kontraux la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la regxa cxambelano, petis pacon, cxar ilia lando estis nutrata de la lando de la regxo. 21Kaj en difinita tago Herodo, vestita en regxaj vestoj, sidis sur tribunala segxo kaj deklamis al ili. 22Kaj la popolo kriis:GXi estas vocxo de dio, kaj ne de homo. 23Kaj angxelo de la Eternulo tuj frapis lin, pro tio, ke li ne donis al Dio la gloron; kaj mangxate de vermoj, li senspirigxis.

24Sed la vorto de Dio kreskis kaj pligrandigxis.

25Kaj Barnabas kaj Sauxlo revenis de Jerusalem, plenuminte sian servadon, kondukante kun si Johanon, kiu estis alnomata Marko.



Esperanto

Bible Hub

Acts 11
Top of Page
Top of Page