La agoj de la apostoloj 13
Esperanto
1Kaj en Antiohxia, en la tiea eklezio, estis profetoj kaj instruistoj, Barnabas, kaj Simeon, nomata Niger, kaj Lucio, la Kirenano, kaj Manaen, kunvartito de la tetrarhxo Herodo, kaj Sauxlo. 2Kaj dum ili faris servon al la Sinjoro kaj fastis, la Sankta Spirito diris:Apartigu al mi Barnabason kaj Sauxlon por tiu laboro, al kiu mi ilin vokis. 3Tiam, fastinte kaj pregxinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.

4Kaj cxi tiuj, forkondukite de la Sankta Spirito, malsupreniris al Seleuxkia; kaj de tie ili sxipiris al Kipro. 5Kaj estante en Salamis, ili proklamis la vorton de Dio en la sinagogoj de la Judoj; kaj ili havis Johanon kiel helpanton. 6Kaj trairinte la tutan insulon gxis Pafos, ili trovis unu magiiston, Judan falsan profeton, kies nomo estis Bar-Jesuo, 7kiu estis kun la prokonsulo Sergio Pauxlo, prudenta viro. CXi tiu venigis al si Barnabason kaj Sauxlon, kaj deziris auxdi la vorton de Dio. 8Sed kontrauxstaris al ili Elimas, la magiisto (cxar tion signifas lia nomo), penante deturni la prokonsulon for de la fido. 9Sed Sauxlo, kiu estas Pauxlo, plenigite de la Sankta Spirito kaj fikse rigardante lin, 10diris:Ho vi, plena de cxia trompo kaj ruzemeco, filo de diablo, malamiko de cxia justeco, cxu vi ne cxesos defleksi la rektajn vojojn de la Sinjoro? 11Kaj nun jen la mano de la Sinjoro estas sur vi, kaj vi estos blinda, ne vidante la sunon dum kelka tempo. Kaj tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj cxirkauxvagante, li sercxis mankondukantojn. 12Tiam la prokonsulo, vidinte la okazintajxon, kredis, mirigite de la instruado de la Sinjoro.

13Sed Pauxlo kaj liaj akompanantoj eksxipiris de Pafos kaj venis al Perga en Pamfilio; kaj Johano forlasis ilin kaj reiris al Jerusalem. 14Sed ili, trapasante de Perga venis al Antiohxia en Pisidio; kaj en la sabato ili eniris en la sinagogon, kaj sidigxis. 15Kaj post la legado de la legxo kaj la profetoj, la sinagogestroj sendis al ili, dirante:Fratoj, se estas cxe vi vorto de admono por la popolo, parolu. 16Kaj Pauxlo, starigxinte kaj gestinte per la mano, diris: Izraelidoj, kaj vi, kiuj timas Dion, auxskultu. 17La Dio de cxi tiu popolo Izrael elektis niajn patrojn, kaj altigis la popolon dum la logxado en Egiptujo, kaj per alta brako elkondukis ilin el tie. 18Kaj en la dauxro de cxirkaux kvardek jaroj Li toleris ilian konduton en la dezerto. 19Kaj eksterminte sep naciojn en la lando Kanaana, Li donis al ili ilian landon kiel heredon por cxirkaux kvarcent kvindek jaroj; 20kaj post tio Li donis jugxistojn gxis la profeto Samuel. 21Kaj poste ili petis regxon; kaj Dio donis al ili Saulon, filon de Kisx, viron el la tribo de Benjamen, por kvardek jaroj. 22Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel regxon, pri kiu Li parolis, atestante:Mi trovis Davidon, filon de Jisxaj, viron laux Mia koro; li plenumos Mian tutan volon. 23El lia idaro Dio laux promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon, 24kiam Johano jam predikis antaux lia alveno la bapton de pento al la tuta popolo Izrael. 25Kaj dum Johano plenumis sian kuradon, li diris:Kiu vi supozas, ke mi estas? mi ne estas tiu. Sed jen venas post mi unu, al kiu mi ne estas inda malligi la sandalojn de la piedoj.

26Fratoj, idoj el la raso de Abraham, kaj tiuj inter vi, kiuj timas Dion, al ni estas sendita la vorto de cxi tiu savo. 27CXar la logxantoj en Jerusalem kaj iliaj regantoj ne konis lin; kaj kondamnante lin, ili plenumis la vocxojn de la profetoj cxiusabate legatajn. 28Kaj trovinte en li nenian kauxzon de morto, ili tamen petis Pilaton mortigi lin. 29Kaj plenuminte cxion, kio estis skribita pri li, ili forprenis lin de la lignajxo kaj metis lin en tombon. 30Sed Dio levis lin el la mortintoj; 31kaj li estis vidata multajn tagojn de tiuj, kiuj venis kun li el Galileo en Jerusalemon, kaj ili nun estas liaj atestantoj cxe la popolo. 32Kaj ni alportas al vi bonan sciigon pri la promeso farita al la patroj, 33ke Dio plenumis tion al ni, la filoj, relevinte Jesuon, kiel ankaux estas skribite en la dua psalmo:Vi estas Mia Filo, hodiaux Mi vin naskis. 34Kaj pri tio, ke Li relevis lin el la mortintoj, jam ne venontan en forputron, Li parolis jene:Mi donos al vi la fidindajn favorkorajxojn de David. 35CXar li ankaux diris en alia psalmo:Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 36CXar David, servinte en sia generacio al la intenco de Dio, ekdormis, kaj alkolektigxis al siaj patroj kaj vidis forputron; 37sed tiu, kiun Dio relevis, ne vidis forputron. 38Estu do sciate al vi, fratoj, ke per cxi tiu estas proklamata al vi pardonado de pekoj; 39kaj cxiu kredanto al li estas pravigita pri cxio, pri kio vi ne povis esti pravigitaj per la legxo de Moseo. 40Gardu vin do, ke ne venu sur vin tio, kio estas dirita en la profetoj:

41Rigardu, vi malestimantoj, kaj miru, kaj malaperu, CXar en via tempo Mi faras ion, Kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.

42Kaj dum ili eliris el la sinagogo, oni petegis, ke cxi tiuj vortoj estu parolataj al ili la venontan sabaton. 43Kaj kiam la sinagogo disigxis, multaj el la Judoj kaj el la piaj prozelitoj sekvis Pauxlon kaj Barnabason, kiuj, alparolante ilin, urgxe admonis ilin persisti en la graco de Dio.

44En la sekvanta sabato preskaux la tuta urbo kolektigxis, por auxdi la vorton de Dio. 45Kaj la Judoj, vidante la homamasojn, plenigxis de jxaluzo, kaj kontrauxdiris la dirojn de Pauxlo, kaj blasfemis. 46Kaj Pauxlo kaj Barnabas, parolante kuragxe, diris:Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed cxar vi forpusxis gxin kaj ne jugxas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj.

47CXar tiel ordonis al ni la Sinjoro: Mi vin metis kiel lumon por la nacioj, Por ke vi estu por savo gxis la plej malproksima parto de la tero.

48Kaj auxdinte tion, la nacianoj gxojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis cxiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. 49Kaj la vorto de la Sinjoro estis disportata tra la tuta regiono. 50Sed la Judoj incitis la piajn virinojn bonfamajn kaj la cxefojn de la urbo, kaj instigis persekutadon kontraux Pauxlo kaj Barnabas, kaj forpelis ilin el siaj limoj. 51Sed ili forskuis la polvon de siaj piedoj kontraux ili, kaj iris al Ikonio. 52Kaj la discxiploj plenigxis de gxojo kaj de la Sankta Spirito.



Esperanto

Bible Hub

Acts 12
Top of Page
Top of Page