Moseo 5: Readmono 32
Esperanto
1Atentu, cxielo, kaj mi parolos; Kaj auxdu la tero la vortojn de mia busxo.

2Versxigxos kiel pluvo mia instruo, Fluos kiel roso mia parolo, Kiel pluvego sur verdajxon Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.

3CXar la nomon de la Eternulo mi vokas; Donu honoron al nia Dio.

4Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.

5Ili malbonigxis antaux Li, Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco; Generacio malhumila kaj malhonesta.

6CXu al la Eternulo vi tiel repagas, Popolo malnobla kaj malprudenta? CXu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? CXu ne Li vin estigis kaj arangxis?

7Rememoru la tempon antikvan, Pripensu la jarojn de la antauxaj generacioj; Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.

8Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, Kiam Li dislogxigis la homidojn, Li starigis la limojn de la popoloj Laux la nombro de la idoj de Izrael;

9CXar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritajxo.

10Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.

11Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.

12La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li.

13Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko,

14Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.

15Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.

16Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin.

17Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj.

18La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis.

19Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;

20Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.

21Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.

22CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.

23Mi amasigos super ili malfelicxojn; Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin.

24Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero.

25Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo.

26Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;

27Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion.

28CXar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, Kaj komprenadon ili ne havas.

29Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.

30Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?

31Ilia defendanto ne estas ja kiel nia Defendanto, Niaj malamikoj mem tion povas jugxi.

32CXar el la vinberbrancxoj de Sodom estas iliaj vinberbrancxoj Kaj el la kampoj de Gomora; Iliaj beroj estas beroj venenaj, Vinberojn maldolcxajn ili havas.

33Galo de drakoj estas ilia vino, Kaj pereiga veneno de aspidoj.

34CXu tio ne estas kasxita cxe Mi, Sigelita en Mia trezorejo?

35CXe Mi estas vengxo kaj repago, GXis la tago, kiam eksxanceligxos ilia piedo; CXar proksima estas la tago de ilia malfelicxo, Kaj rapide venos tio, kio estas destinita por ili.

36CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li kompatos Siajn sklavojn, Kiam Li vidos, ke malaperis ilia forto, Ke jam ne ekzistas malliberulo nek liberulo.

37Kaj Li diros:Kie estas iliaj dioj, La fortikajxo, kiun ili fidis;

38Kiuj mangxis la sebon de iliaj bucxoferoj, Trinkis la vinon de iliaj versxoferoj? Ili levigxu kaj helpu vin, Ili estu sxirmo por vi!

39Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.

40Mi levos al la cxielo Mian manon, Kaj Mi diros:Mi vivas eterne.

41Kiam Mi akrigos Mian brilantan glavon Kaj Mia mano komencos la jugxadon, Tiam Mi revengxos al Miaj malamikoj, Kaj al Miaj malamantoj Mi repagos.

42Mi ebriigos Miajn sagojn per sango, Kaj Mia glavo mangxos karnon, El la sango de mortigitoj kaj kaptitoj, El la kapoj de la estroj de la malamikoj.

43Gloru, ho gentoj, Lian popolon; CXar Li vengxos pro la sango de Siaj sklavoj, Kaj Li redonos vengxon al Siaj malamikoj Kaj pekliberigos Sian teron kaj Sian popolon.

44Kaj Moseo venis kaj eldiris cxiujn vortojn de cxi tiu kanto antaux la oreloj de la popolo, li kaj Josuo, filo de Nun. 45Kaj kiam Moseo finis la paroladon de cxiuj cxi tiuj vortoj antaux la tuta Izrael, 46tiam li diris al ili:Enmetu en vian koron cxiujn vortojn, per kiuj mi avertas vin hodiaux, kaj transdonu ilin al viaj gefiloj, por ke ili penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo. 47CXar ne malgrava afero gxi estas por vi; sed gxi estas via vivo, kaj per cxi tiu afero vi longe vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.

48Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la sama tago, dirante: 49Supreniru sur cxi tiun monton Abarim, sur la monton Nebo, kiu estas en la lando Moaba, kontraux Jerihxo; kaj rigardu la landon Kanaanan, kiun Mi donas al la Izraelidoj kiel posedajxon; 50kaj mortu sur la monto, sur kiun vi supreniras, kaj alkolektigxu al via popolo, kiel mortis Aaron, via frato, sur la monto Hor, kaj alkolektigxis al sia popolo: 51pro tio, ke vi pekis kontraux Mi inter la Izraelidoj cxe la Akvo de Malpaco en Kadesx, en la dezerto Cin; pro tio, ke vi ne aperigis Mian sanktecon inter la Izraelidoj. 52CXar de malproksime vi vidos la landon, sed vi ne eniros tien, en la landon, kiun mi donas al la Izraelidoj.



Esperanto

Bible Hub

Deuteronomy 31
Top of Page
Top of Page