Moseo 2: Eliro 25
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi. 3Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro, 4kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano, 5kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno, 6oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 7sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo. 8Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili. 9Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.

10Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 11Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe. 12Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko. 13Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro. 14Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili. 15En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi. 16Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.

17Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo. 18Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato. 19Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj. 20Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj. 21Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi. 22Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

23Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 24Kaj tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe. 25Kaj faru cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj faru oran kronon cxirkaux la listelo. 26Kaj faru por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj. 27Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon. 28Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon. 29Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin. 30Kaj metu sur la tablon panon de propono antaux Mi cxiam.

31Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi. 32Kaj ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la alia flanko; 33tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 34Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj. 35Kaj kapeto sub unu paro da brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro. 36La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi; cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro. 37Kaj faru por gxi sep lucernojn; kaj starigu sur gxi gxiajn lucernojn, ke ili lumu sur gxian antauxan flankon. 38Kaj gxiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro. 39El kikaro da pura oro oni faru gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn. 40Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 24
Top of Page
Top of Page