Moseo 2: Eliro 39
Esperanto
1Kaj el la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

2Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino. 3Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj trancxis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo kaj de la bisino per artista laboro. 4Sursxultrajxojn kunigantajn ili faris al gxi; sur siaj du finoj gxi estis ligita. 5Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estis kontinuajxo de gxi, la sama laborajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

6Kaj ili faris la oniksajn sxtonojn, cxirkauxe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laux la nomoj de la filoj de Izrael. 7Kaj li metis ilin sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8Kaj ili faris la surbrustajxon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino. 9GXi estis kvarangula; ili faris la surbrustajxon duobla; manstrecxo estis gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo; gxi estis duobla. 10Kaj ili enmetis en gxin kvar vicojn da sxtonoj. La unua vico estis:rubeno, topazo, kaj smeraldo; 11kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso; 12kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto; 13kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj. 14Kaj la sxtonoj estis laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj. 15Kaj ili faris al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro. 16Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo. 17Kaj ili metis la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo. 18Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko. 19Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur gxia rando interna, direktita al la efodo. 20Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo. 21Kaj ili alligis la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

22Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksajxo. 23Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de sxildo; borderon havis la aperturo cxirkauxe, por ke gxi ne dissxirigxu. 24Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj rugxa sxtofo, tordita. 25Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe inter la granatoj; 26tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

27Kaj ili faris la hxitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj, 28kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino, 29kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

30Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur gxi skribon gravuritan:SANKTA AL LA ETERNULO. 31Kaj ili alfortikigis al gxi lacxon el blua sxtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

32Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris. 33Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn; 34kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon; 35la keston de atesto kaj gxiajn stangojn kaj la fermoplaton; 36la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono; 37la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado; 38kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo; 39la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon; 40la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, gxiajn sxnurojn kaj najlojn, kaj cxion, kio apartenas al la servado en la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno; 41la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj. 42Konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron. 43Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 38
Top of Page
Top of Page