Jeĥezkel 7
Esperanto
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando. 3Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn. 4Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

5Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malbono, unu malbono nun venas; 6fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin, jen gxi venas. 7Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj. 8Nun Mi baldaux elversxos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn abomenindajxojn. 9Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.

10Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris. 11La perforteco levigxis kiel vergo kontraux la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili. 12Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju, kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan amason. 13CXar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.

14Eksonigu la trumpeton, kaj cxiu armigxu; neniu tamen iros en la militon, cxar Mia kolero estas super ilia tuta amaso. 15La glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo, tiun ekstermos malsato kaj pesto. 16Kaj tiuj el ili, kiuj forsavigxos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj, cxiuj ili gxemos, cxiu pro siaj malbonagoj. 17CXiuj manoj mallevigxos senforte, kaj cxiuj genuoj movigxos kiel akvo. 18Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj. 19Sian argxenton ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo; ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.

20Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi faros gxin malpurajxo por ili. 21Kaj Mi transdonos gxin en la manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin. 22Mi deturnos Mian vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.

23Faru cxenon; cxar la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de perforteco. 24Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la fortuloj, kaj iliaj sanktajxoj estos malsanktigitaj. 25Pereo venas; oni sercxos pacon, sed ne trovos gxin. 26Malfelicxo post malfelicxo venos, sciigo post sciigo; oni sercxos vizion cxe profeto; malaperos la instruo cxe la pastro, kaj konsilo cxe la maljunuloj. 27La regxo malgxojos, la princo estos kovrita de teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuragxigxos. Laux ilia konduto Mi agos kun ili, laux iliaj meritoj Mi jugxos ilin; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Ezekiel 6
Top of Page
Top of Page