Jesaja 10
Esperanto
1Ve al la legxdonantoj, kiuj starigas maljustajn legxojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn,

2por forpusxi malricxulojn de la legxo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj farigxu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn!

3Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por sercxi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,

4por ne fleksigxi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraux cxio cxi tio Lia kolero ne kvietigxis, kaj Lia brako estas ankoraux etendita.

5Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.

6Kontraux popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabajxon, kaj ke li piedpremu gxin kiel koton sur la stratoj.

7Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;

8cxar li diras:CXu miaj princoj cxiuj ne estas regxoj?

9CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko?

10CXar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,

11tial, kiel mi agis kun Samario kaj gxiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj idoloj.

12Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila regxo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;

13cxar li diris:Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia sagxeco, cxar mi estas sagxa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi dejxetis kiel potenculo la sidantojn;

14kaj mia mano trovis la ricxajxon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la busxon, nek krietis.

15CXu povas hakilo fanfaroni antaux tiu, kiu hakas per gxi? cxu povas segilo fieri antaux tiu, kiu gxin tiras? kvazaux vergo svingus tiun, kiu gxin levas! kvazaux bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!

16Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.

17Kaj la lumo de Izrael farigxos fajro, kaj lia Sanktulo farigxos flamo; kaj gxi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,

18kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktogxardeno, de la animo gxis la karno; kaj li farigxos kiel senfortigita kadukulo.

19La restajxo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.

20En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.

21Konvertigxos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.

22CXar se via popolo, ho Izrael, ecx estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertigxos; cxar estas decidita ekstermo per inunda justeco.

23CXar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.

24Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot:Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu logxas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraux vin, kiel la Egiptoj; 25cxar ankoraux tre malmulte dauxros, kaj finigxos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj; 26kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn cxe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos gxin, kiel kontraux la Egiptojn. 27Kaj en tiu tago lia sxargxo estos deprenita de sur viaj sxultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.

28Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Mihxmasx;

29ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.

30Kriu lauxte, filino de Galim! atentu, Laisx! ho malricxa Anatot!

31Madmena cedas, la logxantoj de Gebim forkuras.

32Jam hodiaux li restos en Nob; li etendas sian manon kontraux la monton de la filino de Cion, kontraux la monteton de Jerusalem.

33Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos brancxojn; la alte levigxintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos humiligitaj.

34Kaj Li pereigos la densajn partojn de la arbaro per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.



Esperanto

Bible Hub

Isaiah 9
Top of Page
Top of Page