Rut 3
Esperanto
1Naomi, sxia bopatrino, diris al sxi:Mia bofilino, mia celo estas, ke mi trovu por vi ripozejon, kie plibonigxos via stato. 2Vidu nun, nia parenco Boaz, kun kies junulinoj vi kunigxis, ventumas hordeon dum cxi tiu nokto en la drasxejo; 3lavu do vin kaj oleu vin kaj vestu vin per viaj plej bonaj vestoj, kaj iru en la drasxejon; ne vidigu vin al la viro, antaux ol li finos mangxi kaj trinki; 4kaj kiam li kusxigxos, rimarku la lokon, kie li kusxas, iru tien, malkovru la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxu; kaj li diros al vi, kion vi devos fari. 5Rut respondis al sxi:Kion vi diras al mi, tion mi faros.

6Kaj sxi iris en la drasxejon, kaj faris tion, kion sxia bopatrino ordonis al sxi. 7Kiam Boaz estis mangxinta kaj trinkinta kaj gajigxis, li iris por kusxigxi malantaux grenamaso; kaj sxi venis kviete, kaj malkovris la piedparton de la kusxejo, kaj kusxigxis. 8En la noktomezo la viro ektimigxis; li turnis sin, kaj li ekvidis, ke virino kusxas cxe liaj piedoj. 9Li demandis:Kiu vi estas? Kaj sxi respondis:Mi estas Rut, via servistino; etendu vian mantelon sur vian servistinon, cxar vi estas savanto. 10Kaj li diris:Estu benata de la Eternulo, mia filino; via lasta piajxo estas pli granda, ol la unua, cxar vi ne volas iri kun la junuloj, cxu ili estas malricxaj, cxu ricxaj. 11Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi cxion, kion vi petos de mi; cxar estas sciate en la tuta urbo de mia popolo, ke vi estas bravulino. 12Kaj nun, kvankam vere mi estas parenco, tamen ekzistas parenco pli proksima ol mi. 13Restu cxi tie la nokton; kaj kiam venos la mateno, se la alia parenco perfekte elacxetos vin, lasu elacxeti vin; sed se li ne volos vin elacxeti, tiam mi vin elacxetos, kiel la Eternulo vivas. Kusxu gxis la tagigxo.

14Kaj sxi kusxis cxe liaj piedoj gxis la tagigxo; sed sxi levigxis, antaux ol oni povis rekoni unu la alian. Kaj li diris:Mi ne volas, ke iu sciigxu, ke cxi tiu virino estis en mia drasxejo. 15Kaj li diris:Alportu la sxalon, kiun vi havas sur vi, kaj tenu gxin. SXi gxin tenis, kaj li enmezuris en gxin ses mezurilojn da hordeo kaj metis gxin sur sxin, kaj sxi iris en la urbon. 16Kiam sxi alvenis al sia bopatrino, cxi tiu demandis:Kiel la afero iras cxe vi, mia filino? Kaj sxi rakontis al sxi cxion, kion la viro faris al sxi. 17Kaj sxi diris plue:La ses mezurilojn da hordeo li ankaux donis al mi; cxar li diris al mi:Ne revenu malplena al via bopatrino. 18Kaj cxi tiu diris:Restu, mia filino, gxis vi sciigxos, kiel la afero finigxis; cxar tiu homo ne ripozos, gxis la afero estos finita hodiaux.



Esperanto

Bible Hub

Ruth 2
Top of Page
Top of Page