La evangelio laŭ Marko 8
Esperanto
1En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis mangxi, li alvokis al si siajn discxiplojn, kaj diris al ili: 2Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi; 3kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime. 4Kaj liaj discxiploj respondis al li:De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto? 5Kaj li demandis ilin:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep. 6Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso. 7Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux. 8Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn. 9Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin. 10Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.

11Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, sercxante cxe li signon el la cxielo, por provi lin. 12Kaj forte gxeminte en sia spirito, li diris:Kial cxi tiu generacio sercxas signon? vere, mi diras al vi:Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio. 13Kaj forlasinte ilin, li denove ensxipigxis kaj transiris al la alia bordo.

14Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto. 15Kaj li admonis ilin, dirante:Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo. 16Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante:CXar ni ne havas panojn. 17Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita? 18Okulojn havante, cxu vi ne vidas? kaj orelojn havante, cxu vi ne auxdas? kaj cxu vi ne memoras? 19Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li:Dek du. 20Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li:Sep. 21Kaj li diris al ili:CXu vi ankoraux ne komprenas?

22Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tusxu lin. 23Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilagxon; kaj kracxinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin:CXu vi vidas ion? 24Kaj li ekrigardis, kaj diris:Mi vidas homojn, cxar mi vidas kvazaux arbojn irantajn. 25Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resanigxis, kaj vidis cxion klare. 26Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante:Nepre ne eniru en la vilagxon.

27Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn, dirante al ili:Kiu, diras la homoj, ke mi estas? 28Kaj ili respondis al li:Johano, la Baptisto; laux aliaj:Elija; kaj laux aliaj:Unu el la profetoj. 29Kaj li demandis ilin:Sed vi-kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li:Vi estas la Kristo. 30Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.

31Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj relevigxi. 32Kaj li parolis tiun diron malkasxe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin. 33Sed turninte sin kaj rigardante la discxiplojn, li admonis Petron, dirante:Iru malantaux min, Satano, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.

34Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj discxiploj, li diris al ili:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. 35CXar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu gxin savos. 36CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? 37CXar kion homo donu intersxangxe por sia animo? 38CXar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaux cxi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaux hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj angxeloj.



Esperanto

Bible Hub

Mark 7
Top of Page
Top of Page