La psalmaro 109
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Dio, mia gloro, ne silentu.

2CXar busxon malvirtan kaj busxon malican ili malfermis kontraux mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.

3Per vortoj de malamo ili min cxirkauxis, Kaj ili militas kontraux mi sen mia kulpo.

4Por mia amo ili min malamas; Sed mi pregxas.

5Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.

6Metu malvirtulon super lin; Kaj kontrauxulo starigxu cxe lia dekstra mano.

7Kiam li estos jugxata, li eliru kulpa; Kaj lia pregxo estu peko.

8Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.

9Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.

10Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj sercxu apud siaj ruinoj.

11Kreditoro forprenu cxion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.

12Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne trovigxu kompatanto por liaj orfoj.

13Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.

14La malbonago de liaj patroj rememorigxu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elvisxigxu.

15Ili estu cxiam antaux la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.

16Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malricxulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.

17Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li.

18Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.

19GXi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li cxiam portas cxirkaux si.

20Tia estas de la Eternulo la agado kontraux miaj kontrauxuloj, Kaj kontraux tiuj, kiuj parolas malbonon kontraux mia animo.

21Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; CXar bona estas Via favorkoreco, savu min.

22CXar mi estas malricxulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.

23Kiel ombro longigxanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.

24Miaj genuoj senfortigxis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.

25Kaj mi farigxis mokatajxo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.

26Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laux Via boneco.

27Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.

28Ili malbenas, sed Vi benu; Ili levigxis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo gxojos.

29Miaj kontrauxuloj kovrigxu per malhonoro, Kaj ili envolvigxu en sian honton kiel en veston.

30Mi forte gloros la Eternulon per mia busxo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin lauxdos.

31CXar Li staras cxe la dekstra flanko de malricxulo, Por savi lin de tiuj, kiuj jugxas lian animon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 108
Top of Page
Top of Page