Moseo 1: Genezo 19
Esperanto
1Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere. 2Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato. 3Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili mangxis. 4Antaux ol ili kusxigxis, la homoj de la urbo, la homoj de Sodom, cxirkauxis la domon, de la junuloj gxis la maljunuloj, la tuta popolo, de cxiuj finoj. 5Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin ekkonu. 6Kaj Lot eliris al ili antaux la sojlon, kaj la pordon li sxlosis post si. 7Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu malbone! 8Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras; nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la ombron de mia tegmento. 9Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la pordon. 10Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis; 11kaj la homojn, kiuj estis antaux la sojlo de la domo, ili frapis per blindeco, de la malgrandaj gxis la grandaj, tiel ke tiuj lacigxis, sercxante la pordon.

12Kaj la viroj diris al Lot: Kiun vi havas cxi tie? bofilon, aux viajn filojn aux viajn filinojn, aux cxiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el cxi tiu loko; 13cxar ni ekstermos cxi tiun lokon, cxar granda farigxis ilia kriado antaux la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por gxin pereigi. 14Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj bofiloj rigardis lin kiel sxercanton.

15Kiam levigxis la matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas, por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo. 16Sed cxar li malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la urbon. 17Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li: Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu. 18Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro! 19Jen Via sklavo placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus. 20Jen cxi tiu urbo estas suficxe proksima, por kuri tien, kaj gxi estas malgranda; mi savos min tien; gxi estas ja malgranda; kaj mia animo restos viva. 21Kaj Li diris al li: Jen Mi komplezos al vi ankaux en cxi tiu afero, kaj Mi ne renversos la urbon, pri kiu vi parolis. 22Rapide savu vin tien, cxar Mi nenion povas fari, gxis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la nomon Coar.

23La suno levigxis super la teron, kiam Lot venis Coaron. 24Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo. 25Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan cxirkauxajxon kaj cxiujn logxantojn de la urboj kaj la kreskajxojn de la tero. 26Kaj lia edzino ekrigardis malantauxen, kaj sxi farigxis kolono el salo.

27Kaj matene Abraham levigxis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaux la Eternulo; 28kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno.

29Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis Lot.

30Kaj Lot eliris el Coar kaj eklogxis sur la monto, kaj liaj du filinoj kun li; cxar li timis logxi en Coar. Kaj li logxis en kaverno, li kaj liaj du filinoj. 31Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero; 32tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 33Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis. 34La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 35Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis. 36Kaj ambaux filinoj de Lot gravedigxis de sia patro. 37Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj gxis nun. 38Kaj la pli juna ankaux naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ben- Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj gxis nun.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 18
Top of Page
Top of Page