La psalmaro 89
Esperanto
1Instruo de Etan, la Ezrahxido. La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia busxo.

2CXar mi diris:Por eterne estas fundamentita la boneco, En la cxielo estas fortikigita Via fideleco.

3Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi jxuris al David, Mia sklavo:

4Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por cxiuj generacioj. Sela.

5Kaj la cxielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.

6CXar kiu en la cxielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?

7Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por cxiuj, kiuj Lin cxirkauxas.

8Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en cxio, kio Vin cxirkauxas.

9Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam levigxas gxiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.

10Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.

11Al Vi apartenas la cxielo, kaj ankaux al Vi apartenas la tero; La universon, kaj cxion, kio gxin plenigas, Vi fondis.

12La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj HXermon prikantas Vian nomon.

13Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.

14Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaux Via vizagxo.

15Felicxa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizagxo ili marsxas;

16Pro Via nomo ili gxojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.

17CXar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altigxas nia korno.

18CXar de la Eternulo estas nia sxildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia regxo.

19Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris:Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.

20Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin sxmiris.

21Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.

22Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.

23Kaj Mi disbatos antaux lia vizagxo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.

24Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altigxos lia korno.

25Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.

26Li vokos Min:Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.

27Kaj Mi faros lin unuenaskito, CXefo super la regxoj de la tero.

28Por cxiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.

29Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedauxra kiel la cxielo.

30Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laux Miaj legxoj;

31Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:

32Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;

33Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;

34Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia busxo, Mi ne sxangxos.

35Unu aferon Mi jxuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;

36Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaux Mi.

37Kiel la luno, gxi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la cxielo gxi estos fidinda. Sela.

38Sed nun Vi forpusxis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.

39Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon.

40Vi detruis cxiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikajxojn.

41Prirabas lin cxiuj pasantoj; Li farigxis mokatajxo por siaj najbaroj.

42Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi gxojigis cxiujn liajn kontrauxulojn.

43Vi returnis la trancxon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.

44Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi jxetis sur la teron.

45Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.

46GXis kiam, ho Eternulo, Vi kasxos Vin sencxese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?

47Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.

48Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de SXeol? Sela.

49Kie estas Viaj antauxaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi jxuris al David per Via fideleco?

50Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de cxiuj multaj popoloj,

51Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la pasxosignojn de Via sanktoleito.

52Glorata estu la Eternulo eterne. Amen, kaj Amen!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 88
Top of Page
Top of Page