Jeĥezkel 16
Esperanto
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2Ho filo de homo, montru al Jerusalem gxiajn abomenindajxojn; 3kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem:Via deveno kaj via naskigxlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas HXetidino. 4CXe via naskigxo, kiam vi estis naskita, oni ne detrancxis vian umbilikon, oni ankaux ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindajxoj. 5Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni eljxetis vin sur la kampon pro abomeno kontraux vi en la tago, kiam vi estis naskita.

6Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango:Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango:Vivu. 7Mi grandigis vin, kiel kampan kreskajxon; vi farigxis plena kaj granda, vi farigxis tute bela; viaj mamoj formigxis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita.

8Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia. 9Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi sxmiris vin per oleo. 10Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn sxuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko. 11Mi ornamis vin per ornamajxoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolcxenon sur vian kolon. 12Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon. 13Vi ornamigxis per oro kaj argxento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditajxo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi mangxis; kaj vi farigxis tre kaj tre bela kaj atingis regxecon. 14Kaj disvastigxis via renomo inter la nacioj pro via beleco, cxar gxi estis perfekta per la ornamajxo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.

15Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malcxasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malcxastis kun cxiu pasanto, fordonante vin al li. 16Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltajxojn, kaj sur ili vi malcxastis, kiel neniam estis kaj neniam estos. 17Vi prenis viajn ornamajxojn el oro kaj el argxento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malcxastis kun ili. 18Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili. 19Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaux ilin kiel agrablan odorajxon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 20Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis ilin al ili kiel mangxajxon. CXu malgranda estas via malcxasteco? 21Vi bucxis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili. 22Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.

23Kaj post cxiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo) 24vi konstruis al vi malcxastejon, kaj faris al vi fialtajxojn sur cxiu strato. 25En la komenco de cxiu vojo vi konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis. 26Vi malcxastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malcxastis, kolerigante Min. 27Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraux vin kaj malgrandigis vian destinitajxon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filisxtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto. 28Kaj vi malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi; vi malcxastis kun ili, kaj tamen ne kontentigxis. 29Vi multigis viajn malcxastajxojn gxis la lando de komercado, HXaldeujo, sed ankaux tio vin ne kontentigis.

30Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras cxion cxi tion, farojn de plej senhonta malcxastistino? 31Kiam vi arangxis viajn malcxastejojn cxe la komenco de cxiu vojo kaj faris viajn fialtajxojn sur cxiu strato, vi estis ne kiel malcxastistino, kiu sxatas donacojn; 32sed kiel malcxastanta virino, kiu anstataux sia edzo akceptas fremdulojn. 33Al cxiuj malcxastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al cxiuj viaj amantoj, kaj vi subacxetas ilin, ke ili de cxiuj flankoj venu malcxasti kun vi. 34CXe via malcxastado farigxas kun vi la malo de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj:oni ne postkuras vin por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.

35Tial, ho malcxastistino, auxskultu la vorton de la Eternulo: 36Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi malsxparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malcxastado al viaj amistoj kaj al cxiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili- 37pro tio Mi kolektos cxiujn viajn amistojn, kun kiuj vi gxuis, kaj cxiujn, kiujn vi amis, kaj cxiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraux vi de cxirkauxe, kaj Mi malkovros antaux ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindajxon. 38Kaj Mi jugxos vin laux la jugxoj kontraux adultulinoj kaj kontraux sangoversxantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoversxo kruela kaj severa. 39Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malcxastejon kaj disbatos viajn fialtajxojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamajxojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita. 40Kaj ili venigos kontraux vin homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj glavoj. 41Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn. 42Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviligxos sur vi tiel, ke Mi trankviligxos kaj ne plu koleros. 43Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj.

44Jen cxiu proverbisto diros pri vi proverbon:Kia la patrino, tia la filino. 45Vi estas filino de via patrino, kiu malsxatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malsxatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas HXetidino, kaj via patro estas Amorido. 46Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj. 48Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis. 50Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis. 51Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj. 52Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn.

53Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili, 54por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri cxio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55Viaj fratinoj, Sodom kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato, kaj Samario kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato; ankaux vi kaj viaj filinoj revenos al via antauxa stato. 56CXu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via busxo en la tempo de via fiereco, 57antaux ol elmontrigxis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, kaj de la filinoj de Filisxtujo, kiuj malestimis vin cxirkauxe? 58Suferu do pro via malcxasteco kaj pro viaj abomenindajxoj, diras la Eternulo. 59CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malsxatante la jxuron kaj rompante la interligon.

60Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan. 61Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo. 62Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo; 63por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian busxon pro honto, kiam Mi pardonos al vi cxion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Ezekiel 15
Top of Page
Top of Page