La evangelio laŭ Marko 5
Esperanto
1Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. 2Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, 3kiu havis logxejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin ecx per kateno; 4cxar li ofte estis cxirkauxligita per katenoj kaj cxenoj, kaj la cxenoj estis dissxiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovagxigi lin. 5Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj. 6Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li; 7kaj kriante per lauxta vocxo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. 8CXar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro. 9Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, cxar ni estas multaj. 10Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. 11Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj. 12Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. 13Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro.

14Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. 15Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. 16Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. 17Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. 18Kaj kiam li eniris en la sxipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. 19Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili cxion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. 20Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis cxion, kion faris Jesuo por li; kaj cxiuj miregis.

21Kaj kiam Jesuo retransiris en la sxipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektigxis al li; kaj li estis apud la maro. 22Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaux liaj piedoj, 23kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur sxin, por ke sxi savigxu kaj vivu. 24Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

25Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, 26kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontrauxe ecx pli malsanigxis, 27auxdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaux lin, kaj tusxis lian mantelon. 28CXar sxi diris:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita. 29Kaj tuj la fonto de sxia sango sekigxis, kaj sxi korpe sentis, ke sxi resanigxis el sia malsano. 30Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston? 31Kaj liaj discxiploj diris al li:Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj cxu vi diras:Kiu min tusxis? 32Kaj li cxirkauxrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris. 33Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio farigxis al sxi, venis kaj falis antaux li, kaj diris al li la tutan veron. 34Kaj li diris al sxi:Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

35Dum li ankoraux parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante:Via filino mortis; kial vi ankoraux gxenas la instruiston? 36Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu. 37Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. 38Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre gxemantajn. 39Kaj enirinte, li diris al ili:Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. 40Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte cxiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. 41Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al sxi:Talita kumi; tio estas:Knabineto, mi diras al vi:Levigxu. 42Kaj tuj levigxis la knabineto kaj piediris; cxar sxi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. 43Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciigxu pri tio; kaj li ordonis doni al sxi mangxi.



Esperanto

Bible Hub

Mark 4
Top of Page
Top of Page